ESPERANTO  

NE   MALAPERIS   LA   SKANDALO   DE   LA   RIĈECO   APUD   GIGANTAJ   MIZEROJ


De Vilĉjo SIMCOCK, Britujo
Tomaso PAINE skribis en la 18a jarcento: "La kontrasto de abundeco kaj mizero estas simila al mortintaj kaj vivantaj korpoj kunenĉenegitaj." Henriko GEORGE en la malfrua 19a jarcento, skribis: "la persisto de mizero inter progresanta riĉeco." Profesoro Johano DEWEY, Dekano de la Fakultato pri Filozofio en Kolumbia Universitato skribis: "Pro nombri tiujn sociologicajn filozofojn de la mondo, kiuj de la tempo de Platono ĝis nun egalrangas kun Henriko GEORGE, oni bezonas malpli ol la fingrojn de la du manoj. Neniu homo, neniu diplomito de iu spera instruada institucio, rajtas kredi ke li estas klera aŭ informita pri la socia funkciado, se li ne senpere konas teoriajn kontribuaĵojn de tiu grandioza Usona pensulo."
   'Ne Malaperis la Skandalo de la Riĉeco apud Gigantaj Mizeroj.'  Tiuj estis la vortoj de Yves Peuraut, prezidanto de la PK de Sennacieca Asocio Tutmonda, en la solena inaŭguro de la 69a Kongreso de SAT en Sankta Peterburgo en 1996.
   Mi ĵus relegis biografion de Toĉjo Paine.   En la malfrua 18a jarcento, li skribis similajn vortojn: 'La kontrasto de abundeco kaj mizero estas simila al mortintaj kaj vivantaj korpoj kunenĉenegitaj.'
Ankaŭ, en la malfrua 19a jarcento, la majstroverko de Henriko George havas la saman temon: 'la pesisto de mizero inter progresanta riĉeco.'
   Profesoro Johano Dewey, Dekano de la Fakultato pri Filozofio en Kolumbia Universitato skribis:
Pro nombri tiujn sociologicajn filozofojn de la mondo, kiuj de la tempo de Platono ĝis nun egalrangas kun Henriko George, oni bezonas malpli ol la fingrojn de la du manoj.   Neniu homo, neniu diplomito de iu spera instruada institucio, rajtas kredi ke li estas klera aŭ informita pri la socia funkciado, se li ne senpere konas teoriajn kontribuaĵojn de tiu grandioza Usona pensulo.
   Kiam en Francio oni skribis 'Deklaracio de Rajtoj' kaj en Usono 'Deklaracio de Sendependeco' ili nur emfazis civilajn rajtojn.   Filozofij ankaŭ dum la 19a jarcento multe diskutis naturajn rajtojn.
   Sed Henriko George etendis la koncepton al ekonomiajn aferojn, akcentanta la rajton de ĉiuj homoj al la uzado de la tero kaj la rajto de ĉiu al la frukto de sia laboro.
   Pri tiu problemo de progresado kaj malriĉeco li proponis simplan solvon: permesu ke ĉiu havu teron, kiun tiu deziras, kondiĉe ke ili pagu en la publikan kason ĝian tutan rentovaloron en la formo de imposto.
   Ni pensu pri la naturo de la tero.   George distingis inter ter-posedaĵo kaj posedaĵo de homfaritaj objektoj.   Oni supozas, ke li estis la unua kiu skribis pri tiu distingo.   Sed kompreneble la indiĝenoj de Usono, Aŭstralio, Novzelando, k.t.p., konis la distingon – kaj per tiu surprizis la fruaj koloniistoj el Britio, Hispanio, k.a.
Eldonigis de: GEORGISTA  EDUKA  ASOCIO  (KORPORACIIGITA)
Eĉ en Britio ĝis la 18a jarcento tero ne estis privata proprietaĵo.   Kiel diris Proudhon: 'La propriété c'est la vol' kaj li volis diri, ke posedeco de la tero estas ŝtelado.
   Ĉion kion ni havas dum la vivo – nutraĵo, vestoj, domoj, mebloj, k.t.p., venas el la tero.   La dependo de homoj sur la tero estas absoluta.
   Sed tero estas traktita simile kiel varo.   Sed ĝi estas tute malsimile al varo: Tero estas fiksita provizo; tero ne estas produkto de la homo; la homaro ne povas vivi sen tero.

NE  MALAPERIS  LA  SKANDALO  DE  LA  RIĈECO  APUD  GIGANTAJ  MIZEROJ..El VILĈO SIMCOCK    La egala rajto de ĉiuj homoj al la uzado de la tero similas al la egalo rajto spiri la aeron.   Plue ekzistas nenia rajto al posedo de tero.   La pravigo de privata posedo de io ajn estas, ke riĉeco produktita apartenas al tiuj, kiuj produktas ĝin.   Sed kiu povas produkti eĉ iomete da koto?   La origino ĉe la grandegaj terposedaĵoj de la Dukoj estas ŝtelado.
   Kiel skribis Paine: 'Estas malĝuste por diri kaj la Dio faris riĉulojn kaj malriĉulojn; li nur faris virojn kaj inojn; kaj li donas al ĉiuj la teron kiel ilia heredaĵo.'
   La miliardo Duko de Westminster posedas multajn milojn da hektaroj de nia lando, inkluzive de la plej valora tero en Londono por kiu li ricevas lupagon de miliono da pundoj semajne.   Estas la posedo de tero kiu donas al kelkaj homoj la povon riĉeĝi.   Kun ĉiu ekonomia antaŭeniro, luprezo pligrandiĝas sed salajroj restas pli malpli konstantaj.   Tiuj, kiuj posedas teron riĉiĝas sen peno.   Generacio post generacio konsentis agnoski la 'rajton' de tiu Duko sed la plej malriĉa londona infano havas tiom rajton kion la filo de la Duko.   Paine kalkulis antaŭ du jarcentoj, ke la Duko de Richmond ricevis enspezon, kiu egalas tiun de 2000 ordinarulojn kune.
   Kial la tero de Mayfair kaj Knightsbridge, kiu treege riĉigas la Dukon de Westminster, fariĝis tiel valora? – la altvaloro de tero okazas pro la ĉeestado kaj kreskado de la komunumo.   Kaj en multaj partoj de nia lando la valoro estas treege also; la loko aŭ situatcio estas pli valora ol la konstruaĵo sur ĝi.   Ekzemple, unu el miaj filoj aĉetis dometon en bela parto de Didsbury, Manchester; oni eniras la sidĉambro de la trotuaro.   Se oni povus translokiĝi la dometon al alia parto de Manchester – inter domaĉoj – oni pagus kvaronon de la prezo.
   La solvo estas imposti la luprezon aŭ valoron de tero.   Ĉi tiu ebligus privatan okupadon de tero daŭrigi, sed postulas, ke okupanto de ĉiu loko pagu la komunumon por la privilegio de ĝia ekskluziva uzo.   Do, la imposto al ter-valoro certigas egalajn rajtojn al la uzo de tero.
   Do, kion povus fari progresema registaro?   Jen plano:
Kolektu enspezon kaj samtempe tranĉu impostadon!


Henriko GEORGE
   Post taksado de ĉiu tero en la lando oni povos kalkuli la tutan jar-luprezon.   Tiu estas la publika enspezo havebla por la unua jaro, kaj spertuloj kalkulas, ke ĝi egalas al 20% de la Suma Nacia Produkto (angle: "G.N.P.").
   Tiam oni povos tranĉi impostadon, aparte impostoj, kiuj senkuraĝigas dungadon – V.A.T. kaj impostoj sur salajroj.
   Malriĉuloj, senhejmuloj, kaj senlaboristoj multe gajnos post la ŝanĝoj.   Efektive tiuj ne posedas teron.   Iuj, kiuj profitas sole el posedaĵo de la tero malgajnos.
   Estu granda movokvanto en la ekonomio kaj la teo sendube plivaloriĝos denove.   Estus nova fondoso el kiu oni povus tranĉi impostadon denove.   Kaj finfine oni povus forigi tradiciajn impostojn.   Oni povas nomi tiun ĉi planon:
'Terimpostado por Publika Enspezo.'  (1997)
LA FINO

   Angla versio
  Georgistoj tutmonde invitas vin labori por Plano por pli bona mondo, kaj studi la Georgistan Agadplanon .   Elektu el la aliaj verkoj de Grahamo  HART de Perto (R.I.P.), aŭ studu lian Kurson Scienca Ekonomiko kaj la Arto de Registrado, kaj la flugfolion de Johano  MASSAM de Perto pri la Plialtigon de la Reĝo Strato Terimposto.  Legu la profetajn asertojn de Klajdo  CAMERON (de Suda Aŭstralio, R.I.P.), eks-federala ministro, en La plej apuda rilato inter la Georgista Movado kaj Kanbero, ('De Klajdo kun amo') skribita en 1974, kaj lia Enspezo kiu ne estas Imposto de 1989, kies vortoj provas nun ĝuste kiel tiam.
  Se vi interesigas pri VOĈDONADO rigardu Ne estas Devige Voĉdoni de Ajlino  BENNETT de Perto.  Inter aliaj informoj vi trovos: la Sidnejan kurson de Rikardo  GILES  kaj  Rajĉo  CAMPTON, LUPAGO  KAJ  LA  SOCIO , mallongaj klarigoj en GEORGISTA  EKONOMIKA  FILOZOFIO de Grahamo HART,  kaj la ABC radio-prelegon de Filĉo  DAY de Brisbano, nomita  PROFITI  EL  TERO.  Vidu la prezenton de Grahamo  HART  al la Nacia Imposta Reformkomitato, kaj lia 1997 artikolo CENTPROCENTA  DUNGECO  KAJ  SALAJRO ,   kaj la raporton de Mikĉo  LYNCH de Fremantlo 'La Apliko de, kaj Kompenso por, Terposedanto'.
  Kontrolu: TRANSMARAJ  STUDENTOJ  TROVAS  BREĈON  EN  LA  KREDEBLECO .
  Aŭ legu la  Bona Novaĵo de Kapstado, Sud-Afriko by Godfrey DUNKLEY, kaj eble klopodu "a holistic" aliro al ĉio de la vivo per kontaktos la  Interligo por Reakordigo kaj Komunuma Resanigo ("A.R.C.H.")
   Ni provas novajn ideojn en niaj EKSPERIMENTA  PAĜO kaj SONA  PROVPAĜO.

   Premu "La Georgista Kuracilo."  Se vi legas anglan lingvon, provu "THE GEORGIST REMEDY", ke estas, la sama paĝo en la angla lingvo.
   English speakers, Do you wish to know how to correctly pronounce the special letters shown with an accent over them (or, in some documents, with a following "x")?
Ĉ, ĉ; Cx, cx = "ch" as in church;
Ĝ, ĝ; Gx, gx = "g" in gem and "j" in jar;
Ĥ, ĥ; Hx, hx = "kh", the last sound in Scots loch, and as similar German sound;
Ĵ,  ĵ;  Jx,  jx = "zh", the middle sound in azure;
Ŝ, ŝ;  Sx, sx = "sh" in shop;
Ŭ, ŭ;  Ux, ux = "w" before vowels, or "oo" said quickly in a diphthong. (The last special letter "Ŭ, ŭ" USED TO BE displayed on this webpage as "Û, û" with a circumflex instead of a breve for a long time.)

   Bonvolu kolekti nian Interretan adreson http://www.multiline.com.au/~georgist kiel Libromarko, Favorata Situo, aŭ Varmega Ĉenero.

Konstruu PLI  BONAN,  PLI  JUSTAN mondon_ Konstruu PLI  BONAN,  PLI  JUSTAN mondon


KLAKU ĈI TIUJ SERVOJ:
[ Ĉeneroj ] [ Legaĵoj ]
aŭ kontaktu io Geonomika oficejo kotizi al Gazetoj

Ĉio originala materio sur ĉi tiu Retsituo estas Kopirajto ('Copyright ©'), kaj la Asocio malkonfesas ĉioj damaĝoj akuzus de uzanta ĉi tiu Retsituo aŭ la Interreto je totala; vidu Malkonfeso, Kopirajto kaj Comerca Marko deklaroj.


D-ro Ludwig ZAMENHOF

Lerni pli pri Esperanto klaku DONĈO  HARLOW , kaj en Okcidenta Aŭstralio klaku ĈI  TIE .
Traduki esperanta-angla-esperanta klaju la RICHARDSON  VORTARO,
aŭ uzu AŬTOMATA  LINGVA  TRADUKILO
Por rapida salto al LISTO de dokumentoj sur ĉi tiu Retsituo, klaku ENHAVO
50 [ ENHAVO ] [ Esperanto Hejmo ] [ Italiana Focolare ] [ Supro ] [ Angla traduko > > ] 52
Ĉi tiu paĝo kreis per Microsoft ™ Ant kaj transiris al HTML Assistant Pro3 © de Johano Massam lundo 7 Julio 1997, 4 A4 paĝoj, lasta revizis per Microsoft ® WordPad © ĉe hejmo je ĵaŭdo 26-a* Julio 2012

"Tango" MIDI music, console 145 x 40 pixels, 11 kb, plays 2min 12sec. Console HTML adapted from Hypergurl and others.

DOKUMENTO  51:    URL = http://www.georgist.multiline.com.au/skandalo.htm   KAJ  http://www.johnm.multiline.com.au/georgist/skandalo.htm